ÉRIC VUILLARD
Tagordo
RAKONTO
Elfrancigis Jean-Claude Roy
SEKRETA KUNSIDO
SUNO estas malvarma astro. Ties kerno, glaciaj dornoj. Ties lumo, sen pardon’. En februaro, la arboj estas mortintaj, la rivero ŝtoniĝinta, kvazaŭ la fonto ne plu vomus akvon, kaj kvazaŭ la maro ne plu povus engluti pli. Tempo koaguliĝas. Tiun matenon, neniun bruon, neniun birdokanton, nenion. Poste, aŭtomobilo, alia, kaj subite paŝoj, siluetoj, kiujn oni ne povas vidi. La reĝisoro trifoje batis, sed la kurteno ne leviĝis*.
Estas lundo, la urbo moviĝas malantaŭ sia nebulekrano. La homoj iras laborejen kiel la aliajn tagojn, ili tramas, aŭtobusas, ŝoviĝas al imperialo, poste revadas en granda malvarmo. Sed la 20a de februaro de tiu jaro ne estis dato kiel la aliaj. Tamen, plejmulto pasigis matenon laboregante, absorbiĝintaj en tiu granda deca mensogo de laboro, kun tiuj etaj gestoj, en kiuj koncentriĝas muta vero, konvena, kaj en kiu la tuta epopeo de nia ekzisto reduktiĝas al diligenta pantomimo. La tago tiel fluis, kviete, normale. Kaj dum ĉiu iris kaj reiris inter domo kaj uzino, inter bazaro kaj la eta korto, kie oni pendigas tolaĵojn, poste, vesperon, inter oficejo kaj drinkejo, kaj finfine revenis hejmen, ĉe la rivero Spree – tre malproksime de deca laboro, tre malproksime de la kutima vivo – sinjoroj eliris el veturiloj antaŭ palaco. Oni servile malfermis la pordon, ili malsupreniris de siaj grandaj, nigraj, kvarpordaj aŭtoj kaj paradiris, unu post la alia sub la multpezaj grejsaj kolonoj.
Dudek kvar ili estis, apud la mortaj arboj ĉe la riverbordo, dudek kvar nigraj, brunaj aŭ konjakkoloraj surtutoj, dudek kvar paroj da ŝultroj lanremburitaj, dudek kvar tripecaj kostumoj, kaj la sama nombro da pantalonoj kun pinĉofaldoj kaj larĝa orlo. La ombroj penetris en la grandan vestiblon de la palaco de la Asemblea prezidento; sed baldaŭ ne plu ekzistos Asembleo, ne plu ekzistos prezidento, kaj, post kelkaj jaroj, eĉ ne plu ekzistos Parlamento, nur amaso da fumantaj ruinoj.
Nun, oni formetas dudek kvar feltajn ĉapelojn kaj oni malkovras dudek kvar kalvajn kraniojn aŭ kronojn de blankaj hararoj. Oni digne premas sin reciproke la manon antaŭ sursceniĝo. La eminentaj patricioj estas tie, en la granda vestiblo; ili interŝanĝas spritajn dirojn, respektindajn; oni sin imagus ĉeesti la komencojn iom pompajn de garden-party[1].
La dudek kvar siluetoj konscience transpasis unuan aron da ŝtupoj, poste ili rapide supreniris ŝtupon post ŝtupo, haltante kelkfoje por ne trostreĉi sian maljunan koron, kaj ili grimpis kun la mano krampita ĉe la kuprostangeto, kun okuloj duonfermitaj, admirante nek la elegantan balustron, nek la volbojn, kvazaŭ ili marŝus sur amaso da nevideblaj mortintaj folioj. Oni gvidis ilin, tra la eta enirejo, dekstren, kaj tie, post kelkaj paŝoj sur kaheleca planko, ili eskaladis tridekon da ŝtupoj, kiuj direktas al la dua etaĝo. Mi ignoras, kiu estis la unua de la ŝnurgrupo, kaj fakte tute negravas, ĉar la dudek kvar nepre faris ekzakte la samon, laŭiris la saman vojon, turnis dekstren, ĉirkaŭ la ŝtuparan kaĝon, kaj finfine maldekstren, la pordoklapoj estinte malfermegitaj, ili eniris en la salonon.
Onidire, literaturo ĉion ebligas. Do mi povus senfine turnigi ilin en la ŝtuparo de Penrose, neniam ili povus malsupren aŭ supreniri, ili ĉiam farus samtempe ambaŭ. Kaj reale, libroj iom efektas tiamaniere. La vortotempo, kompakta aŭ likva, nepenetrebla aŭ densa, etendita, malglata, rigidigas movojn, stuporigas. Niaj rolantoj estas por ĉiam en la palaco, kiel en sorĉita kastelo. Ekde eniro, ili estas fulmbatitaj, mirrigidigitaj, ŝtonigitaj. La pordoj estas samtempe malfermitaj kaj fermitaj, impoŝtoj eluzitaj, forŝiritaj, detruitaj aŭ refarbitaj. La ŝtupara kaĝo brilas, sed ĝi estas malplena, la lustro scintilas, sed ĝi estas morta. Ni estas samtempe ĉie en la tempo. Tiel, Albert Vögler ascendas la ŝtupojn ĝis la unua etaĝo, kaj tie, li portas la manon al sia movebla kolumo, ŝvitante, eĉ disfluante, sentante etan kapturniĝon. Sub la granda orkolora lampiono, kiu lumigas la aron da ŝtupoj, li realĝustigas sian veŝton, demetas butonon, plilarĝigas sian moveblan kolumon. Eble ankaŭ li, Gustav Krupp, haltas ĉe interŝtuparo, kaj ĵetas kompatan vorton al Albert, etan aforismon pri maljuneco, nu, unuvorte, montras solidarecon. Poste Gustav revojiras, kaj Albert Vögler restas tie kelkajn momentojn, sola sub la lustro, granda orplakita vegetalo, kun, meze, enorma lumglobo.
Fine, ili eniras en la etan salonon. Wolf-Dietrich, aparta sekretario de Carl von Siemens, momenton lantas apud la fenestropordo, lasante vagadi sian rigardon al la maldika tavolo de prujno kovranta la balkonon. Dum momento, li eskapas el la obskuraj intrigoj de la mondo, li estas kvazaŭ inter kotonpakoj, gapvagetante. Kaj dum la aliaj babiletas kaj fumas Montekristocigaron, klaĉante pri la krem’ aŭ talpkoloro de ties supera folio, iu preferante ties dolĉan saporon, iu alia ties spican guston, ĉiuj aprobantoj de enormaj diametroj, dikaj cigaroj, senatente premante fajnoritajn ringojn, li, Wolf-Dietrich, revadas antaŭ la fenestro, ondadas inter la nudaj branĉoj, kaj flosas sur la rivero Spree.
Kelkajn paŝojn for, admirante la delikatajn elgipsajn figuretojn, kiuj ornamas la plafonon, Wilhelm von Opel altigas kaj malaltigas siajn grandajn rondajn okulvitrojn. Ankoraŭ unu, kies familio sturmis nin de tre longa tempo, ekde la etbienulo de la Braubach-a paroĥejo, de promocioj ĝis amasigoj de roboj kaj bukedoj, de vitejetoj kaj oficoj, unue magistratoj kaj poste urbestroj, ĝis la momento, kiam Adam – elirinta el la obskura utero de sia patrino, poste asimilinte la trukojn pri serurfarado – konceptis mirindan kudromaŝinon, kaj tio estis la efektiva komenco de ilia disradio. Tamen, li nenion inventis. Li estis dungita ĉe fabrikanto, observis, ĝibiĝis, poste li iomete plibonigis la modelojn. Li edziĝis al Sophie Scheller, kiu kunportis grandan doton, kaj li donis al sia unua maŝino la nomon de sia edzino. Ekde tiam, la produktado ĉiam kreskis. Nur kelkaj jaroj sufiĉis, por ke la kudromaŝino atingu sian uzon, por ke ĝi kuniĝu kun tempokurbo kaj integriĝu en la homomoroj. Ĝiaj efektivaj inventintoj estis tro frue alvenintaj. Kiam sukceso de siaj kudromaŝinoj estis certigita, Adam Opel sin riskis en fabriko de velocipedoj. Sed, iun nokton, stranga voĉo enŝoviĝis tra la pordomalfermetaĵo; lia propra koro ŝajnis al li malvarma, tiom malvarma. Ne estis la inventintoj de la kudromaŝino, kiuj almozis patentan profiton, nek liaj laboristoj, kiuj plende depostulis sian parton de la profitoj, estis Dio, kiu insiste petis lian animon; li nepre devis redoni ĝin.
Sed la entreprenoj ne mortas kiel homoj. Estas mistikaj korpoj, kiuj neniam pereas. La Opel marko plu vendis bicikletojn, poste aŭtomobilojn. La firmao nombris jam mil kvincent dungitojn, kiam la fondinto mortis. Ĝi seninterrompe kreskis. Entrepreno estas persono, kies tuta sango resupreniras en la kapon. Oni nomas tion jura persono. Ilia vivo daŭras multe pli longtempe ol la nia. Tiel, tiun 20an de februaro, kiam Wilhelm meditas en la eta salono de la palaco de la prezidento de Reichstag, la kompanio Opel estas jam «maljuna damo». Hodiaŭ, ĝi estas nur imperio en alia imperio, kaj ĝi havas nur malproksiman rilaton kun la kudromaŝinoj de la maljuna Adam. Kaj kvankam la kompanio Opel estas tre riĉa maljuna damo, ĝi estas tiom maljuna, ke oni preskaŭ ne plu rimarkas ĝin; ĝi estas parto de la pejzaĝo. La Opel kompanio estas multe pli maljuna ol multnombraj ŝtatoj, pli maljuna ol Libano, eĉ pli maljuna ol Germanio, pli maljuna ol la plejmulto de la afrikaj ŝtatoj, pli maljuna ol Butano, kie dioj tamen vojeraris en la nuboj.
MASKOJ
NI povus sammaniere laŭvice alproksimiĝi al ĉiu el la dudek kvar sinjoroj, kiuj eniras en la palacon, tuŝeti la funelforman parton de ilia kolumo, la ŝovnodon de ilia kravato, dum momento perdiĝi en la ronĝbruo de iliaj lipharoj, revadi inter tigroformaj strioj de ilia veŝto, profundiĝi en iliajn malgajajn okulojn, kaj tie, funde de la flava kaj pika arnika floro, ni trovus la saman etan pordon; ni tirus la sonorilŝnuron, kaj ni denove irus malantaŭen en la tempo, kaj ni ricevus la saman sinsekvon de intrigoj, de belaj edziĝoj, de suspektindaj operacioj – monotona rakonto pri iliaj grandfaroj.
Tiun 20an de februaro, Wilhelm von Opel, filo de Adam, definitive brosis oleoŝlimon krustiĝintan sub liaj ungoj, li relokis sian velocipedon, forgesis sian kudromaŝinon, kaj portas nobelsignon, per kiu resumiĝas la tuta sagao de lia familio. Supre de siaj sesdek du jaroj, li tusetas kaj rigardas sian horloĝon. Kun lipoj kunpremitaj, li observetas ĉirkaŭe. Hjalmar Schacht bone laboris – baldaŭ li estos nomumita direktoro de la Reichsbank, kaj ministro pri ekonomio. Ĉirkaŭ la tablo kunsidas Gustav Krupp, Albert Vögel, Günther Quandt, Friedrich Flick, Ernst Tengelmann, Fritz Springorum, August Rosterg, Ernst Brandi, Karl Büren, Günther Heubel, Georg von Schnitzler, Hugo Stinnes Jr, Eduard Schulte, Ludwig von Winterfeld, Wolf-Dietrich von Witzleben, Wolfgang Reuter, August Diehn, Erich Fiekler, Hans von Loewenstein zu Loewenstein, Ludwig Grauert, Kurt Schmitt, August von Finck kaj Dr Stein. Ni estas ĉe nirvano de industrio kaj financo. Ekde nun ili estas silentaj, malpetolaj, iom elĉerpitaj pro atendo dum preskaŭ dudek minutoj; la fumo de iliaj dikaj cigaroj pikpikas iliajn okulojn.
En ia enmemiĝo, kelkaj ombroj haltas antaŭ spegulo kaj remaŝigas sian kravatnodon; oni ne sin ĝenas en la eta salono. Ie, en iu el la kvar libroj pri arkitekturo, Palladio, relative svage, difinas salonon kiel akceptoĉambron, scenejon, kie estas ludataj la vodeviloj de nia ekzistado; kaj en la fama vilao Godi Malinverni, de la Olimpa ĉambro, kie nudaj dioj petolas inter ŝajnaj ruinoj, kaj la Venusa ĉambro, kie infano kaj paĝio forfuĝas tra falsa farbita pordo, oni alvenas al la centra salono, kie troviĝas kartuŝforme, super la enirejo, preĝofinon: “Kaj liberigu nin de malbono”. Sed en la palaco de la Asemblea prezidento, kie okazis nia eta kunveno, oni vane serĉus tian surskribon; ne estis aktuale.
Kelkaj minutoj malrapide fluas sub la alta plafono. Oni interŝanĝas ridetojn. Oni malfermas ledajn tekojn. Kelkfoje Schacht relevas maldikajn okulvitrojn kaj gratas sian nazon, kun la lango ĉe la liprando. La invititoj malpetole sidas, direktante al la pordo siajn kankre ruĝajn okulojn. Oni murmuretas inter du ternoj. Naztuko estas malfaldita, naztruoj trumpetas en silento, poste oni sin rearanĝas, pacience atendante, ke komenciĝu la kunveno. Kaj oni kompetentas pri tiaj kunvenoj, ĉiuj kumulas administrajn aŭ kontrolajn konsiliojn, ĉiuj estis membroj de ia patrona asocio. Sen konsideri la sinistrajn familiajn kunsidojn de tiu morrigida kaj enuiga patriarkeco.
Unuavice, Gustav Krupp viŝas per sia ganto sian ruĝegan vizaĝon, li zorgeme kraĉtusas en sia naztuko, li malvarmumis. Pro multaĝo, liaj fajnaj lipoj ekformas malbelan inversan lunarkon. Li ŝajnas trista kaj maltrankvila. Senkonscie, li turnas belan oran ringon inter siaj fingroj, tra nebulo de siaj esperoj kaj planoj – kaj eble, liaopinie, tiuj du vortoj havas nur unu signifon, kvazaŭ ili lante magnetiĝis unu al la alia.
Subite knaras pordoj, grincas plankoj; oni konversacias en vestiblo. La dudek kvar lacertoj sin levas sur siaj malantaŭaj kruroj, kaj rekte staras. Hjalmar Schacht reglutas sian salivon, Gustav rearanĝas sian monoklon. Malantaŭ klapoj de pordo, oni aŭdas mallaŭtajn voĉojn, poste fajfon. Kaj fine, ridetante, eniras en la ĉambron la prezidento de Reichstag; estas Hermann Göring. Kaj tio, tute sen surprizo por ni, fakte estas nur banala evento, rutino. En la vivo de negocaj aferoj, la partizanaj luktoj ne meritas mencion. Politikistoj kaj industriistoj kutimas interrilati.
Do Göring ĉirkaŭiris la tablon, kun vorto por ĉiu, prenante ĉiun manon laŭ dolĉanima maniero. Sed la prezidento de Reichstag ne nur venis por akcepti ilin, li obtuze murmuras kelkajn bonvenajn vortojn kaj tuj elvokas la venontan baloton, la 5an de marto. La dudek kvar sfinksoj atente aŭskultas. La baldaŭa balotkampanjo estas decidiga, deklaras la prezidento de Reichstag, necesas finsolvi la reĝiman nestabilecon; ekonomia aktiveco postulas kvieton kaj firmecon. La dudek kvar sinjoroj respektoplene balancas la kapon. La elektraj kandeloj de la lustro trembrilas, la granda pentrita suno ĉe la plafono multe pli brilas ol antaŭe. Kaj se la nazia partio atingos majoritaton, aldiras Göring, tiu baloto estos la lasta por la dek venontaj jaroj; kaj eĉ – li aldonas kun rido – por cent jaroj.
Aproba moviĝo trairis la seĝolinion. Sammomente, okazas kelkaj pordobruoj, kaj fine la nova kanceliero eniras la salonon. Tiuj, kiuj neniam renkontis lin, scivolas lin vidi. Hitler estas ridetema, malstreĉa, tute ne kiel oni imagas, afabla, jes eĉ afabla, multe pli afabla ol oni povus kredi. Li havas por ĉiu dankvorton, akcentitan manpremon. Post prezentadoj, ĉiu reiras en sian komfortan fotelon. Krupp sidas je la unua vico, pikpikante per nervoza fingro siajn malgrandegajn lipharojn; tuj malantaŭ li, du direktoroj de IG Farben, kaj ankaŭ von Finck, Quandt kaj kelkaj aliaj, dokte plektas la krurojn. Aŭdiĝas stertora tuso, skribilkapuĉo klaktintetas. Silento.
Ili aŭskultas. La ĉefaj eldiroj resumiĝas je ĉi tio: necesas liberiĝi de malforta reĝimo, forigi la komunistan minacon, malaperigi la sindikatojn, kaj ebligi al ĉiu mastro esti la gvidanto en sia entrepreno. La parolado daŭras duonhoron. Kiam Hitler finas, Gustav stariĝas, faras unu paŝon antaŭen kaj, nome de ĉiuj ĉeestantaj invititoj, dankas lin pro fina klarigo de la politika situacio. La kanceliero rapide rondiras antaŭ foriro. Oni gratulas lin, oni sin montras ĝentilaj. La maljunaj industriistoj ŝajnas senŝarĝigitaj. Kiam la kanceliero estas foririnta, Göring ekparolas, reeldirante energie kelkajn ideojn, poste li denove elvokas la 5an de marto. Estas unika okazo eliri el la sakstrato, kie oni troviĝas. Sed por kampanji, oni bezonas monon; nu, la nazia partio estas sengroŝa kaj la balotkampanjo alproksimiĝas. Je tiu momento, Hjalmar Schacht stariĝas, ridetas al la ĉeestantaro kaj ĵetas: “Kaj nun, sinjoroj, pagu!”
Tiu instigo, ja iom abrupta, ne estas tiom nova por tiuj homoj; ili kutimas al ŝmirmono kaj subprezo. Korupto estas nereduktebla parto de grandentreprena budĝeto, tio havas plurajn nomojn: gruppremado, jarkomenca donaco, financado de partioj. La plimulto de la invititoj do tuj ekpagas centmilojn da markoj, Gustav Krupp donacas unu milionon, Georg von Schnitzler kvarcent mil, kaj tiamaniere oni amasigas agrable rondan sumon. Tiu kunsido, la 20an de februaro 1933, en kiu oni povus vidi unikan momenton de la mastra historio, eksterordinaran kompromitiĝon kun nazioj, estas por Krupp, Opel, Siemens, nur relative ordinara epizodo de negoca afero, banala monkolektado. Ĉiuj postvivos la reĝimon, kaj en la estonteco, financos multajn partiojn laŭ proporcio de sia ekonomia rezulto.
Tamen, por pli bone kompreni, kio estas tiu kunsido je la 20a de februaro, por kapti la porĉiaman fundamenton pri tio, ekde nun nepras nomi tiujn homojn per ilia nomo. Ne plu estas Günther Quandt, Wilhelm von Opel, Gustav Krupp, August von Finck, kiuj estas tie, tiun posttagmezan finon, la 20an de februaro 1933, en tiu palaco de la prezidento de Reichstag; oni devas diri aliajn nomojn. Ĉar Günther Quandt estas kriptonomo, li kaŝas tute alian aferon, ol tiun dikan ulon peĉantan siajn lipharojn, kaj kiu trankvile sin tenas je sia sidloko ĉirkaŭ la honortablo. Malantaŭ li, tuj malantaŭ li, troviĝas multe pli impona silueto, protekta ombro, tiel malvarma kaj nepenetrebla kiel ŝtonstatuo. Jes ja, superstaranta de sia tuta potenco, feroca, anonima, super la vizaĝo de Quandt, kaj lin donanta tiun rigidecon de masko, sed masko, kiu gluiĝus sur la vizaĝo, pli bone ol lia propra haŭto, super li ekvidebliĝas: Akumulatoren-Fabrik AG, la estonta Varta, kiun ni konas, ĉar juraj personoj havas siajn aliformaĵojn, kiel antikvaj diaĵoj aliformiĝis kaj, iom post iom, aniĝas al aliaj dioj.
Do tiu nomo estas la aŭtentika nomo de Quandt, lia nomo de demiurgo, ĉar li, Günther, estas nur eta amaso da karno kaj ostoj, kiel vi kaj mi, kaj post li, liaj filoj, kaj la filoj de liaj filoj sidos sur la trono. Sed tiu trono restadas, kiam la eta amaso da karno kaj ostoj putras en la tero. Tiel, la dudek kvar ne nomiĝas Schnitzler, nek Witzleben, nek Schmitt, nek Finck, nek Rosterg, nek Heubel, kiel civila stato instigas nin kredi tion. Ili nomiĝas BASF, Bayer, Agfa, IG Farben, Siemens, Allianz, Telefunken. Sub tiuj nomoj, ni konas ilin. Ni eĉ tre bone konas ilin. Ili estas tie, ĉe ni, inter ni. Ili estas niaj aŭtoj, niaj lavmaŝinoj, niaj purigaĵoj, niaj vekradioaparatoj, asekuro por nia domo, la baterio de nia horloĝo. Ili estas tie, ĉie, sub formo de aĵoj. Nia ĉiutaga vivo estas ilia. Ili kuracas nin, vestas nin, lumigas nin, veturigas nin sur la vojoj de la mondo, nin lulas. Kaj la dudek kvar uloj ĉeestantaj en la palaco de la prezidento de Reichstag, tiun 20an de februaro, estas nur iliaj komisiitoj, la klerikaro de la grandindustrio; ili estas la pastroj de Ptaho. Kaj ili sin tenas tie, neŝanceleblaj, kiel dudek kvar kalkulmaŝinoj ĉe la pordoj de Infero.
[1] Monduma kunveno en ĝardeno aŭ parko