Tagordo
ÉRIC VUILLARD Tagordo RAKONTO Elfrancigis Jean-Claude Roy SEKRETA KUNSIDO SUNO estas malvarma astro. Ties kerno, glaciaj dornoj. Ties lumo, sen pardon’. En februaro, la arboj estas mortintaj, la rivero ŝtoniĝinta, kvazaŭ la fonto ne plu vomus akvon, kaj kvazaŭ la maro ne plu povus engluti pli. Tempo koaguliĝas. Tiun matenon, neniun bruon, neniun birdokanton, nenion. …